MESAĜO DE LA
Saluton, Esperantistoj eksterreligiaj, ĉu vi
nomas vin ateistoj, liberpensuloj, raciistoj,
materiistoj, eĉ agnostikuloj! Mi bonvenigas
vin al la menssana mondo de ateista Esperan-
tujo. Tiuj el vi kiuj partoprenis nian fond-
kunsidon ĉe la Universala Kongreso en Varso-
vio jam havis la okazon audi mian voĉon sur-
bendigitan kaj renkonti Ges-rojn Massen. Mi
kaj du aliaj kunvenis ĉe nia fondkunsido ĉe la
kongreso de la Esperanto-Ligo por Norda
Ameriko en Vasingtono en julio 1987. Oni
diskutis la bezonon kaj celojn de ateista
rupo, instigite de la ideoj de S-ro Dumain.
ultaj sentas neceson por starigi alternativon
al la multaj religiaj Esperanto-asocioj kaj por
voĉi proprajn koncernojn por racia humanisma
mondo. La partoprenintoj multe entuziasmis
kaj multaj esprimis deziron verki kaj traduki
artikolojn por eventuala revuo.
PREZIDANTO
gekunvenintoj en Varsovio elektis la nomon
ATEO por la asocio. Do jen ATEO, nia do-
naco por la jubilea jaro!
Ni invitas kunlaboron kun la neŭtrala kaj
la neneutrala movado. Aparta ateisma TEVUO
kaj a „ sendependa ateisma asocio por la
tuta Esperanto-movado estas avantaĝaj por
ĉiuj progresemaj Esperantistoj. La ateisma
heredaĵo de Esperanto plejparte vivas per SAT
inkluzive de ties Liberpensula Frakcio. Mi
esperas ke ĉiuj ateistaj SATanoj partoprenos
en ATEO. Vi povas helpi konstrui la his-
torion de ateisma agado en SAT kaj de la
Liberpensula Frakcio. Ni celas ankaŭ bonajn
rilaton kun UEA. Ni ne gajnis kunvenĉam-
bron por nia kunsido en Varsovio sed ni espe-
ras gajni ĉambron por ĉiuj venontaj Univer-
salaj Kongresoj. Do, ĉiuj, helpu disvastigi
raciismon en Esperantujo kaj la mondo!
KIAL NI BEZONAS ATEISMAN ASOCION?
Multaj korespondantoj jam demandis al
mi, kial oni bezonas ateisman asocion, kion
komunan dividas ateistoj krom ateismon, ĉu
ne ateismo estas negativa koncepto, kial ni ne
nomu nin ”liberpensuloj”? Mi volas nun ko-
menti pri mia propra intereso pri ateismo
generale kaj specife en la Esperanto-movado.
ar neniam influis mian mondkoncepton
religia instruado, mi neniam taksis religiojn
seriozaj aferoj kaj ne devis konscii aŭ pensi
pri ateismo. Pensi konscie pri ateismo estus
same pleonasma kiel nomi min oksigenisto ĉar
mi preferas spiri oksigenon ol cianidon. Mi
okupadis min pri filozofiaj demandoj, sed
temis plejparte pri konsiderado de diversaj
modeloj de la mondo kaj ne prizorgo de arg-
umentoj por kaj kontraŭ dioj kaj religioj.
Ateismo en si mem ne estas kompleta filozo-
fio, kaj mi preferus konstrui pozitivan kom-
pletan materiisman mondbildon, pripensante
epistemologiajn, ontologiajn, kaj logikajn
demandojn.
Mian sintenon $anĝis la $oka politika
degenero de Usono en la 1980aj jaroj. WUnu
jaron antau la komenco de la aktuala Usona
regimo, min ege frapadis la malhazarda sis-
tema promociado de la plej aĉaj, reakciaj,
malraciaj filozofioj kaj ideologioj. La aktua-
lan fasisman tendencon en Usono grandpro-
rocie subtenas organizitaj Kristanaj faŝistoj,
iuj instigas min kaj multajn aliajn al mili-
tanta baraktado kontraŭ religio same kiel kon-
traŭ aliaj reakciaj ideologioj.
Kelkaj personoj menciis al mi ke nia ate-
isma agado konsistu ne nur el negativa kritiko
de religio sed ĝi emfazu pozitivan koncepton
pi la mondo kaj vivo kaj la deziron por paco
j justeco. Kelkaj interesiĝas pri ateisma
agado aparte aktuale reage a: la reganta etoso
de politika kaj ideologia regreso.
„Miaopinie, la ĉefa motivo diskuti religion
aŭ ateismon estas emfazi la klerecon, klarecon
kaj neprecon de materiisma pensado por pro-
greso en la kvalito de la vivo. La mondo
malheliĝas kaj regresas al la plej sovaĝaj agoj,
politikoj, kaj filozofioj. La subteno de poziti-
Vaj humanismaj valoroj necesigas senindulgan
negativan sintenon pri religia kaj mistifika
pensado.
La ĉefa bezono por ateismaj organizaĵoj
en Usono estas krei politikan forton por oponi
la dominadon de religio en oficialaj aferoj en
la registaro, en la publikaj (nereligiaj) lerne-
joj, tute spartigi la religion de subteno de la
registaro, kaj malebligi la rajton je religio kiel
pravigon por rasismo, seksismo, misuzado de
infanoj, ktp. Ataki negativaĵfojn estas pozi-
tiva ago kaj oni devas defendi propran ekzis-
torajton kaj propran liberecon kontraŭ la fortoj
de mallumo, reakcio, kaj maljusteco.
Mi ekspliku mian intereson pri ateismo en
Esperantistaj rondoj. Je la pozitiva flanko,
-2-
Nero 1 -
mi supozas ke la plejmulto de Esperantistoj ne
estas elitanoj, ke multaj Esperantistoj tra la
mondo eĉ oĝas en izolaj putraj lokoj sub
domino de religia etoso, kaj ke tiuj bonveni-
gus moralan subtenon per kontaktoj kun atei-
stoj el aliaj mondpartoj. Eble por la elito la
angla lingvo estos la ĉefa lingvo, sed ekzistas
aliaj homoj kiuj havas apartajn interesojn pri
sociaj, kulturaj, kaj filozofiaj temoj, por kiuj
Esperanto estus tauga komunikilo.
Aliflanke, multloke en Esperantujo (certe
en Usono) la religia influo estas tre forta.
Oficiale la plejmulto de lokaj Esperantaj gru-
poj kaj ankaŭ landaj kaj internaciaj asocioj
estas neŭtralaj. Tamen majoritato aŭ aktiva
minoritato kiu dividas komunan mondbildon
vas determini la etoson de Esperanto-gruj
jun devas elteni la ceteruloj. Bedaŭrinde,
Esperantujo (certe en Usono kaj la anglaparo-
lanta mondo) estas rubujo por Ĉia stranga mis-
tifika doktrino. Temas pri la troa influo de
la Babaanoj, la spiritistoj, la Katolikuloj, Kris-
tanoj ĝenerale, adeptoj de babilinta Japana aŭ
Finna profetino, kaj adeptoj de aliaj diversaj
strangaj filozofioj, mistikismoj, religioj, kul-
toj, kaj sektoj.
Ekzemple, multloke en Usono
Esperantistaj kunveroj kutime okazas en Baha-
anaj centroj. Ankaŭ, la plejmulto de Usonaj
Esperantistoj estas tre konservativaj homoj
kulture, socie, kaj politike.
naŭza.
Pro la supre menciitaj faktoroj, estas
facile libere diskuti kaj altrudi proprajn misti-
fikajn pensojn, sed estas preskaŭ tabuo seri-
oze, intelekte, klere, realisme, aŭ kritike dis-
kuti realajn aferojn en la mondo, aŭ inteli-
gente diskuti aŭ kritiki la Esperantan subkul-
turon mem. La raciaj homoj, kritikemaj
homoj, la homoj kiuj profunde esploras kaj
konscias pri la reala mondo estiĝas ofte tre
nekomfortaj. Ateistoj pro timo de ofendigo
ne emas esprimi proprajn pensojn pri religio,
ri ateismo, aŭ pri aliaj temoj kiuj ofendus la
onservativulojn. Do oni silentas kaj lasas la
religianojn libere esprimi siajn frenezaĵojn.
Tio ne estas justa situacio. Tio estas malega-
La etoso estas
BULTENO DE ATEO -
Aprilo 1988
leco kaj oni devas kontraŭi tiun tendencon.
Mi spertis en neŭtrala grupo proponon de
varbado en preĝejoj au ĉe religiaj grupoj.
iam oni sugestis ke oni varbu ateistojn por
Esperanto? Ne, ne en Usono. 'u oni rajtas
antaŭsupozi ke Esperanto havas logikan konek-
son kun religio? Ĉu religianoj estas pli taŭ-
gaj, moralaj, interesaj homoj ol ateistoj? Tiaj
sugestoj estas insultoj! 3
Do min instigas la konservado de neŭtral-
eco aŭ almenaŭ pluralismo. La Bahaanoj,
spiritistoj, kaj disaj religiaj frenezuloj ne raj-
tas trakti Esperanton kiel sian privatan propra-
fon.
Ni bezonas ankaŭ ateistajn poetojn, fikci-
istojn, eseiistojn por kontraŭpezi la influon de
kvakeroj, sepatagadventistoj, spiritistoj, kaj
similaj stultuloj en nia literaturo.
i ankaŭ esploru la kaŭzojn de la inter-
konekso de religia influo kaj la malrealismaj
sektismaj aspektoj de Esperantismo. La mis-
tifikuloj-stranguloj havas fragmentecan mond-
koncepton pro kio ili enhejmiĝas en la Espe-
ranto-medio kiu ankaŭ suferas de fragmenteca
kaj striktvida mondkoncepto malgraŭ ĝia
sinflata universalisma pretendo. Esperanto
estas plejparte eskapismo, same kiel religio
estas eskapismo. Do ne estas surprizo ke la
etoso de Esperantistaj rondoj estas tiom bana-
laj kaj tiom eskapemismaj kaj tiom religiaj.
Oni devas $anĝi tion. La religia etoso de
Esperantismo mem, la misiisma Kaj utopiisma
sinteno al Esperanto malhelpas racian agadon
r Esperanto kaj dogmigas kaj banaligas
sperantan kulturon. Mi intencas verke plu
esplori tiun temon.
Jen miaj motivoj. Vi probable ne kon-
sentos ĉiujn. Resume, ni zonas ateisman
pupon por plifortigi ateisman influon, subteni
sperantistojn-ateistojn, kaj aserti nian pro-
ran ekzistorajjon kaj nian meritatan lokon en
sperantujo. Ĝis nun ekzistis nur la Liber-
nsula Frakcio de Sennacieca Asocio
tmonda. Ni volonte kunlaboros kun ĝi sed
ni bezonas ateistan asocion kun propra revuo
por la tuta Esperanto-movado.
“mm
Multaj skribe aŭ konversacie debatis la
meritojn de la terminoj ”ateismo,” ”liberpen-
sismo,” ”agnostikismo,” ktp. Pluraj pensas
ke la vorto ateismo” estas tro ”negativa” aŭ
incita. Eble la vorto ”ateismo” tro sugestas
dependon de religio (eĉ se kontraua) ol alter-
PRI TERMINOJ
nativan sendependan mondkoncepton. Oni
konsideris ankaŭ ĉu la tre evidenta titolo ”ate-
ismo” invitus persekutadon de eventualaj
membroj aŭ abonantoj. Aliaj kontraŭe asertis
ke la plej taŭga termino estas ”ateismo,” ĉar
ateismo temas pri pozitiva doktrino sen
-3-
N-ro 1 -
la bezono de Dio. Plue, estus malkuraĝe ne
uzi tiun vorton nur pro la malabrobo de aliaj.
La vorto ”liberpensismo” estas milda sed
malĝusta, nepreciza, malkuraĝa eufemismo.
i enlasas troan ambiguecon kaj nedecidemon
pri onies starpunkto.
Mi persone ne akceptas la koncepton de
agnostikismo, ĉar ĝi baziĝas sur dubo. Mi
referas senkompromisan materiisman mond-
oncepton. Mi preferus nomi min ”materi-
isto" (kvankam ne ĉiuj ateistoj estas materi-
istoj). Tamen pri religio mi ne povas trovi
pli bonan terminon ol ”ateismo.” Mi ne
timas la ”negativan” etikedon; fakte, unue mi
volis momi nian grupon ”Kontrati-Religia
BULTENO DE ATEO =
Aprilo 1988
Esperanto-Asocio” aŭ io simila, do per nomo
eĉ pli ”negativa” ol ”ateismo.”
Eble la terminoj ”ateismo” kaj ”liberpen-
sismo” kaj aliaj vortoj ne estas idealaj, ĝustaj,
aŭ puraj vortoj. Ili semantike respegulas la
intelektan kaj politikan historion de Eŭropo
kaj kreis ilin la historia polemiko por kaj kon-
traŭ religio.
En diskutado eĉ pluraj preferintoj de
"liberpensismo” fine konsentis pri ĝia
netaŭgeco kaj pri la supereco de la termino
"ateismo." nomo de la asocio estis deci-
dita per voĉdono ĉe la Universala Kongreso en
Varsovio.
ĈU ATEISTOJ DIVIDAS KOMUNAN FILOZOFION?
Ne estas garantio ke atcistoj havas
komunan filozofion krom ateismo, tamen, la
ateistoj dividas kelkajn komunaĵojn. La res-
pekto por racia pensado estas mem minimuma
progresema faktoro. La malbonaj sociaj kaj
politikaj efikoj de malraciecaj kaj malhonestaj
pensmanieroj minacas honestajn homojn. La
ateisma movado en Usono estas esence unui-
ĝanta fronto de personoj kiuj agas por defendi
tiun komunan intereson. Pro tio enestas
diversaj politikaj kaj filozofiaj vidpunktoj, de
socialismo al fasismo, ne ĉiuj en egalaj pro-
rcioj. Ankaŭ ni devas konsideri nin unui-
ganta fronto. La neceso batali religian obsku-
rantismon, diskriminacion, la danĝerajn soci-
ajn efikojn de religio, kaj subtenon de religio
fare de la ŝtato provizas fortan motivon por
kolektiva agado.
Ni devos permesi la liberan esprimadon
de opinioj krom la apologiadon de religio.
Mi ne pretendas ke mia pensaro estas la ofici-
ala versio de ateismo (kiel kelkaj faras en
Usono). Mi vetas, ke ni esprimos plian
diversecon ol la Usona ateisma movado.
ATEISMA
La estraro intencas lanĉi ateisman revuon
cf'-jare. Ni ne diskutis la frekventecon, sed
mi sugestas ampleksan kvaronjaran revuon.
Tial ni bezonas ekkoni vian intereson kiel eble
plej baldaŭ. Ekzistos kaj nuraj abonantoj kaj
membroj de ATEO. Mi sugestas ke membroj
devu pagi pli altan kotizon kaj sekve nur
membroj rajtu voĉdoni pri asociaj aferoj.
Ni bezonas artikolojn de vi. Raportu pri
viaj propraj spertoj de religio kaj ateismo,
Raportu pri religio kaj ateismo en via lando aŭ
urbo. Kiaj la rilatoj kun politiko kaj la
ŝtato? Ni komparu ateismajn movadojn en
diversaj landoj. Jen kelkaj aliaj temoj por
diskutado: (l) disvastigo de Esperanto inter
ateistoj: klopodoj, kaj rimedoj, (2) ĉu Espe-
ranto tro ligiĝas al religio: religia propagan-
dado por kaj en Esperanto kaj disvastigo de
Esperanto en religiaj asocioj, (3) ĉu Esperanto
funkcias mem kiel anstataŭa religio, (4) ĉu
ateismo en si mem estas daŭra interesa temo
sen konekso kun aliaj sociaj problemoj, (5)
religia obskurantismo pri la lingvo, (6) para-
REVUO
nojo kaj Kristanismo, (7) la metafizikeca
menso, (8) diferenciĝo de religio kaj ateismo
laŭ socia klaso.
Dum mi atendas viajn kontribuaĵojn, jen
listo da artikoloj prilaborataj aŭ jam verkitaj:
De Ralph Dumain:
Bibliografio de ateismo en Esperanto
Historia resumo de ateismo en Esperantujo
Lingvo kaj religia obskurantismo, liberala
ipokriteco, kaj la konferenco de CED
Kontraŭ obskurantismo en la Belartaj Kon-
kursoj
Kontraŭ psikotransformismo kaj Ergoto de
Bonaero
Kontrau LBV
Ateismo en la poezio de William Auld
Kontraŭ-religia poezio de E. Miĥalski
La freneza racio de Sandor Szathmari
Lanti pri ateismo
Religio en revuo Monato
La duflanka heredaĵo de Zamenhof
La mistifika malsano de Esperantismo
-4-
N-ro 1 = -
La filozofo Ludwig Wittgenstein kontraŭ
Esperanto
Kie troviĝas la signifo kaj valoro de la
mondo?
Ki profundeco de la homa intelekto
u ateismo estas kompleta filozofio?
Katolikulo Gustav Wetter pri dialektika
materiismo kaj ateismo
La manipulado de ekstazo
Religio kaj hipokriteco laŭ socia klaso
Ateisma movado en Usono
La Usona Bibliozono kaj fa$ismo
Religia hegemonio kaj hipokriteco en Usono
Politikaj luktoj inter ateismaj movadoj
La liberalisma trompo de Bahaismo
BULTENO DE ATEO =
Aprilo 1988
La idealisma ĉarlatanismo de artefarita
inteligento”
Difino de ateismo
Tradukoj de Ralph Dumain:
el Dio kaj la Ŝtato de Mikaelo Bakunin
Tradukoj de Ludisto Mirinda:
el Dorlotita Pastro de Gabriel Longo
"La nokto kiam mi ekvidis la lumon” de
Gina Allen
”La diluvo kaj la arkeo de Noa” el La Biblio
de Biblioj de Kersey Graves
”Libera de Religio” de Anne Nicol Gaylor
"Testamento de humanisto” de Albert Ellis
"Dio kaj la Holokaŭsto” de Adolf Grunbaum
TASKOJ ALFRONTENDAJ
Vi trovos fine de ĉi tiu bulteno deman-
daron. Bonvolu kompletigi ĝin kaj resendu al
mi. Vi tiel helpos nin konstati intereson de
la publiko kaj decidi pri asociaj aferoj. Mi
nc ripetos ĉiujn tiujn demandopunktojn ĉi tie.
Jen kelkaj aferoj prizorgendaj.
ATEO estas dekomence asocio neligita al
UEA. Ni bezonas vian voĉdonon: ĉu ATEO
restu tia, tute sendependa, aŭ cĉ ĝi fariĝu ne-
neutrala asocio ligota kun UEA?
Ni devas decidi pri abonkotizo kaj mem-
brokotiza kaj la problemo de nepagipovaj lan-
oj.
Ni devas elekti nomon de nia revuo. Jen
kelkaj ideoj: Racio, Ateisma Revuo, Ateista
Mondo, Aktuala Ateismo, Ateista Heroldo,
Raciisma Revuo.
Por konstrui la historion de ateismo en la
Esperanto-movado mi bezonas vian helpon.
Mi havas malmultan pli ol la resumo sub
rubriko ”Liberpensismo” en Enciklopedio de
Esperanto de 1933. Mi verkas anglalingvan
artikolserion pri ateismo kaj religio en Espe-
rantujo por Usona ateisma revuo. Ju pli da
informoj, des pli bona mia verko.
Mi ankaŭ konstruas bibliografion de ate-
isma literaturo en Esperanto. La bibliografio
Religia Literaturo en Esperanto (1970) kaj la
librokatalogoj de UEA kaj SAT tre helpis pri
libroj. Ĉu eble mi mistrafis libr(et)ojn?
Krome mi bezonas gazetartikolojn pri ateismo
en Esperanto (pli malfacile troveblajn ol
librojn. Do, bonvolu sendi bibliografiajn
informojn al mi. Se eble, eĉ sendu fotoko-
piojn.
Ni devas reklami ATEO-n. Niaj anoncoj
en pluraj eldonaĵoj jam sukcesis ekinteresi
plurajn homojn. Bonvolu informi viajn kona-
tojn pri ATEO. Anoncu en viaj lokaj kaj
fakaj grupoj kaj en landaj, lokaj, kaj fakaj
gazetoj.
Do ni ekagu kaj malkatenu la mensojn!
MEMORU: Bonvolu senprokraste kompletigi la DEMANDARON kaj poŝtekspedi
ĝin al Ralph Dumain al adreso je unua paĝo.
La estraro planos eldoni kaj postekspedi ĝin je 15-a junio:
N-ro 2 de ĉi tiu Bulteno de ATEO kune:
resumo de respondoj de Demandaro; kaj tagordo
por la kunveno ĉe la Kongreso, inklusive provaĵo de sugestota statuto de la asocio.
N-ro 1 de nia REVUO (prova nomo).
Ni sendas tri kopiojn de ĉi tiu Bulteno al ĉiu;
j en nia adresaro kiuj loĝas en fremd:
laj landoj.
Bonvolu doni du kopiojn al konatoj au amikoj, kaj sugesti al ili ke ili skribos al "Minerva
Massen en San Francisko se oni interesiĝos en ATEO kaj volos ricevi venontajn eldonaĵojn.
Ni petis al UEA por havi ĉambron ĉe 1988 Kongreso. Se vi ĉeestos la Kongreson, serĉu
anoncon de la ĉambro en la Kongresa Programo.
Se hazarde nenia ĉambro publikigos en
Kongreso-Programo, serĉu por anonco sur Kongresa anonctabulo.
-5-
DEMANDARO - N-ro i, Bulteno de Ateo, Aprilo 1988
Titolo: S-ro S-ino . Fino. Dro . alia
Nomo:
Adreso:.
Telefonnumero (kun plena kodo por via areo):.
Pseŭdonimoj uzotaj:
Ĉu oni rajtas aperigi vian nomon en eventuala adresaro de ATEO? jes ne —
Ĉu vi volas membriĝi en ATEO? jes — me. eble.
Ĉu vi volas ricevi ateisman revuon? jes me eble
Kioma estus por vi justa membrokotizo (kiu inkluzivus abonon al revuo)?
Kioma estus por vi justa abonkotizo sen membreco?,
Ĉu vi loĝas en pagipova lando? jes ne
Ĉu vi povas pagi en usonaj dolaroj? jes ne
Se vi ne povas pagi, ĉu vi povus alirimede kompensi nin, ekz. per libroj aŭ gazetoj?
Jes, tiel: ne...
Krom Esperanton, kiujn lingvojn vi uzas kaj komprenas?
Ĉu vi uzas IBM-PC/XT/AT-kongruan mikrokomputoron? jes ne —
Se jes, kiujn tekstoprilabora(j)n softvaro(j)n vi uzas?
Ĉu vi partoprenos la Universalan Kongreson en 1988? jes... mne. eble
Ĉu vi estas ano de SAT? jes ne
Ĉu ATEO restu neligita al UEA? jes —
Aŭ ĉu ATEO fariĝu ne-neŭtrala asocio ligota kun UEA? jes
Bonvolu sugesti titolo(j)jn por ateisma revuo:.
Ĉu vi volas kontribui novafojn au artikolojn por publikigo? jes ne
se jes, tiajn:
Ĉu vi konas aŭ spertas historion de ateismo en Esperantujo? jes. ne.
se jes, tian:.
Ĉu vi havas bibliografiajn informojn pri ateisma literaturo en Esperanto? jes — ne
se jes, mi enmetos aŭ poste informos.
Ĉu vi havas Esperantan ateisman literaturon kiun vi povus fotokopii kaj sendi kontraŭ rekompenso?
jes, mi havas: ne
Dankon. Bonvolu resendi ĉi tiun demandaron al:
Ralph Dumain; 1629 Columbia Road, N.W.; Apt. 615; Washington, DC 20009; USA